Ĉu.com ankoraŭ vivas.

#esperanto , kompreneble. Hura!

Estas multaj "internaciaj" domajn-nomoj kiuj alvenas ĉe ĉi tiu retpaĝo. La ĉefa estas http://ĉu.com/ . Notu ke "internacia" je ĉi tiu kunteksto signifas "ne la angla", aŭ pli precize, domajnnomo kiu uzas nur la literoj kaj/aŭ ciferoj (kaj/aŭ la signo "-") de la "latina" alfabeto.

La eksperimento daŭras, ekde 2009 verŝajne, sed mi ne havas multe por diri ĝuste nun krom: Hej, jam estas 2022!

  • Mi estas ŝokita ke ne ekzistas pli da internaciaj retnomoj... eĉ el landoj kun ne-latinaj lingvoj. Tiu, komprenble, signifas ke la angla daŭras resti la ĉefan lingvon de la ttt-ujo.
  • Mi estas eĉ pli ŝokita ke retpoŝtilojn, kaj aliajn retilojn, ofte entute ne funkcias kun internaciaj literoj.

Pli specifaj problemoj:

  • La retilo "whois" ne funkcias kun internaciaj literoj kiuj ne estas tradukitaj al la latinaj (la sistemo estas nomata "punycode")

Intertempe, jen, iom da ligoj kiuj eble interesos vin. Se vi povus volontule helpi plibonigi aŭ aŭ eĉ pligrandigi, ĉi tiujn paĝetojn, bonvole kontaktu min trio (@esperanto.org).


Por kontakti ĉu.com , bonvole skribu al retlaboristo@ĉu.com . :) -> Nu, bone, mi simpligu por vi. Sendu al retlaboristo ĉe xn--u-3ha.com . Sed vi devas sendi noton:

  • kiun domajnnomon vi uzis por atingi ĉi tiun paĝon
  • kaj al kiu retadreso vi sendas vian noton - ne ĉiam estas evidenta

Se vi ne enmetas noton, ni lernus nenion.


Ĉe la tuta malsupro de ĉi tiu paĝo diras "Views: (vidita) nnnn (foje)". En la komenco mi opiniis "Hej, mi tuj populariĝis!" :) Ne. Nun mi komprenas ke tiuj estas la robotoj kiuj konstante rampas tra la reto. Ne, mi ne akiros famecon. :)

Edit
Pub: 06 Apr 2022 18:45 UTC
Edit: 25 Apr 2022 16:21 UTC
Views: 217605